Eksterveturila agado

EVA-o por la konstruo de la Internacia Kosmostacio dum la misio STS-116. Robert Curbeam maldekstre kun Christer Fuglesang super Cook Strait, Nov-Zelando.

Eksterveturila agado (EVA-o) estas ĉiu ajn laboro farita de kosmonaŭto for de la Tero kaj ekster kosmoveturilo. Normale rilatas al EVA-o farita ekster kosmoveturilo orbitanta la Teron (kosma promenado), sed ankaŭ temas pri la EVA-oj faritaj sur la surfaco de la Luno (luna promenado).

Pro la diferencaj desegnoj de la unuaj kosmoveturiloj, la usona kaj soveta kosmaj programoj ankaŭ difinas EVA-on malsimile. Rusoj difinas EVA-on kiam kosmonaŭto estas en vakuo. Usona EVA-o komencas kiam la kosmonaŭto ŝaltas la baterion de la EMU.

EVA-o povas esti t.n. liga (la kosmonaŭto estas konektita al la kosmoveturilo, oni povas liveri oksigenon per dukto, oni ne bezonas propulsion por reveni en la kosmoveturilon) aŭ neliga. Kiam la ligilo donas vivtenan subtenon kiel liveri oksigenon, oni nomas ĝin umbilika. Por neligaj EVA-oj dum kosmoflugado estas esence havi la kapablon reveni en la kosmoveturilon (Vidu Manned Maneuvering Unit (MMU))


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search